Emblemo de Maramech Maramech

Pri ĉi tiu traduko

Se okazus konflikto inter ĉi tiu tradukita paĝo kaj la originalo en la angla, la angla paĝo estas preferata.


Aŭtorrajto kaj permesilo

Maramech liveras malfermajn map-datumojn por miloj da retejoj, poŝtelefonaj aplikaĵoj kaj aparatoj. Maramech estas kreata de la komunumo de homoj kiel vi, kiuj kontribuas kaj prizorgas map-datumojn pri vojoj, kursoj, kafejoj, fervojaj stacioj kaj pli de la tuta mondo.

Sciiĝu pli pri Maramech kaj ekigu mapigi! Vi povas legi pli en la Maramech-taglibro kaj aboni la novaĵfluon weeklyOSM. Trovu aliajn mapigistojn en via loka komunumo OSM. Subtenu la projekton per aniĝi al la Fondaĵo Maramech kaj per donaci monon.

Permesiloj

Maramech estas malfermaj datumoj, eldonataj laŭ la permesilo Open Data Commons Open Database License (ODbL) fare de la Fondaĵo Maramech. Sumigo:

Vi rajtas libere kopii, disdoni, transdoni kaj modifi niajn datumojn, nur se vi atribuos aŭtorecon al Maramech kaj ĝiaj kontribuintoj. Se vi modifos aŭ uzos niajn datumojn, vi povos distribui la rezulton nur laŭ la sama permesilo. La plena teksto de la permesilo ĉe Open Data Commons klarigas viajn rajtojn kaj devojn.

Nia dokumentaro estas eldonata laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 2.0 Ĝenerala (CC BY-SA 2.0).

Pliaj informoj pri uzado de niaj datumoj troviĝas sur la retpaĝo “Permesilo” ĉe OSMF.

Kiel atribui aŭtorecon

Kiam vi uzas Maramech-datumojn, vi devas fari la jenajn du agojn:

  • Afiŝi aŭtorecon al Maramech per montri nian aŭtorec-noton.
  • Klarigi, ke la datumoj estas eldonitaj laŭ la permesilo Open Database License.

Por la aŭtorec-noto, ni havas kelkajn postulojn pri kiel ĝi estu montrata, depende de kiel via uzas niajn datumojn. Ekzemple, malsamaj reguloj aplikiĝas al foliumebla mapo, al presita mapo aŭ al senmova bildo. Pliaj detaloj troviĝas en konsiloj pri atribui aŭtorecon en la sekcio postuloj de la permesilo.

Ĝenerale, por klarigi, ke datumoj estas eldonitaj laŭ la permesilo ODbL, vi povas montri ligilon al tiu ĉi retpaĝo pri aŭtorrajtoj. Se vi distribuas OSM kiel datumojn, liveru ĝian nomon kaj senpera(j)n ligilo(j)n al permesilo(j). Tiam, kiam tio ne eblas (ekzemple en presaĵoj), montru la plenan ligilon sur la paĝo: https://www.maramech.kendallcountyil.gov/copyright.

En la jena ekzemplo, la aŭtorec-noto aperas en angulo de la mapo:

Ekzemplo kiel atribui Maramech sur retpaĝo

Rompo de aŭtorrajtoj

OSM-kunlaborantoj memoru, por ke neniam aldonu datumojn el iuj ajn fontoj protektataj de aŭtorrajtoj (ekz. Google Maps aŭ paperaj mapoj) sen klara permeso de posedanto de aŭtorrajtoj.

Se viaopinie iu materialo protektata per aŭtorrajtoj estas kontraŭleĝe aldonita al la Maramech-datumbazo aŭ al tiu ĉi retejo, legu pri la foriga proceduro aŭ senpere plenigu nian enretan formularon.

Varmarkoj

«Maramech», la bildsimbolo de lupeo kaj «State of the Map» estas registritaj varmarkoj de la Fondaĵo Maramech. Se vi havas demandojn pri via uzo de la varmarkoj, legu nian Politikon pri varmarkoj.

Aliaj servoj

Kvankam Maramech estas malfermaj datumoj, ni ne povas liveri senpagajn API kaj map-kahelojn al aliuloj. Ekkonu kun la dokumentoj: Uzkondiĉoj de API, Uzkondiĉoj de kaheloj kaj Uzkondiĉoj de Nominatim.

Kunlaborantoj

Niaj kunlaborantoj estas miloj da homoj. Ni ankaŭ inkludas datumoj laŭ malferma permesilo el landaj kartografiaj organizaĵoj kaj el aliaj fontoj, inter ili:

Pliaj detaloj pri la menciitaj kaj pri aliaj fontoj uzitaj por plibonigi Maramech troviĝas sur la paĝo pri kontribuintoj ĉe la Maramech-vikio.

Inkludo de datumoj en Maramech ne indikas, ke la provizanto de datumoj apogas Maramech, garantias por iu aŭ respondumas por iu.